Novaĵoj pri la julia kongreso - Notícias do Congresso de Julho

Proksimiĝas la dato de la triopa esperanta aranĝo (8a TAKE, 46a BKE kaj 31a BEJK), kiu okazos en la urbo San-Paŭlo/Brazilo inter la tagoj 9a kaj 14a de julio 2011. La kongreson gastigos la Fakultato Santa Marcelina (FASM), situanta ĉe strato Dr. Emílio Ribas 79, kvartalo Perdizes, en la okcidenta parto de la ĉefurbo.
Dum kvar tagoj tie disvolviĝos pli ol 60 aktivadoj, kiel prelegoj, fakaj kunsidoj, kursoj kaj aranĝoj distraj, artaj kaj edukaj. 
Krom tio, du specialaj aranĝoj okazos kadre de tiu evento: la unua Esperanta Kinfestivalo, organizata de la sama iniciatinto de la projekto Verda Filmejo, Alexander Osincev, kiu venos el Rusio speciale por gvidi la festivalon; kaj kompleksaj sesioj (skriba kaj parola) de la novtipaj internaciaj ekzamenoj de UEA/ITK, aplikataj de la lingvoinstruisto d-rino Katalin Kováts (Hungario/Nederlando), redaktoro de la porinstruista retejo edukado.net, kunhelpe de la usonano prof. Duncan Charters, iama prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instrusitoj. 
En la okazo estos lanĉitaj ses libroj: "La sekreta kaŭzo kaj aliaj rakontoj" (Paulo S. Viana/Francisco S. Wechsler), "Jes, Sinjoro! Vikto Vivas" (Sebastião Pimentel), "Muzika Terminaro" Alfredo Aragón), "Partikularaĵoj de blonda knabino" (José Dias Pinto), "Prinpensoj el la Animo" (Paiva Netto) kaj "Stelsemantoj en la ora nordo" (Katalin Kováts); kaj tri muzikaj KDj: Vera Jordan (postmorta omaĝo), Elma do Nacimento kaj Dirce Salles; krom porinfanaj libretoj kaj filmo-DVDj.
 La malferma soleno okazos en la aŭditorio de la fakultato FASM, sabaton je la 20h. En la dimanĉa, lunda kaj marda vesperoj okazos la kinfestivalo (de la 20h ĝis la 22h). La ferma soleno okazos merkredon, je la 20h, ankaŭ en la aŭditorio de la fakultato. 
 Paralele al la merkreda arta vespero, la anoj de BEJO okazigos koncerton de 
Supernova, en la trinkejo Dinossauros Rock Bar ĉe strato dos Pinheiros, 518 - ankaŭ en la okcidenta regiono de la ĉefurbo, kelkajn kilometrojn for de la kongresejo. 
 La posta tago, ĵaŭdo, estos libera por promeno en la urbo, laŭ intereso de la kongresanoj.
Leia este artigo em português.