La plej granda pilgrimado de Brazila Nordoriento

Kiel okazas jare, la urbo Juazeiro do Norte en nordoriento de Brazilo, ricevis dum ĉirkaŭ 3 tagoj, pli ol 300 mil da personoj el la tuta Brazilo. La plejmulto da personoj estas de pluraj lokoj de Brazila nordoriento, sed ankaŭ estas personoj el aliaj landoj. La kvanto da loĝantaro de Juazeiro do Norte estas 250 mil da personoj, tio estas vere granda fenomeno kiu jam meritis diversajn akademiajn laborojn pri Sociologia aspekto kaj aliaj. Ankoraŭ pluraj studoj okazas.
 La vizitantoj venas al Juazeiro do Norte pro laŭdi ĝian fondulon la Pastro Cicero Romão Baptista, ankaŭ kare nomata "baptopatro Ciso". La vizitantoj kredas pri li kiel la Brazila Nordorienta Sanktulo. Por la studemuloj pri temo, lia plej granda miraklo estis sukcesis konstrui de mizera kaj malordiganta popolo, progresema urbego kies influo transiras al pluraj ŝtatoj de Brazilo kaj krome.