Mallongaj enretaj universitataj E-kursoj - komenciĝos tre baldaŭ!

Ni povas akcepti esperantistojn el kelkaj aliaj landoj al niaj tri diversaj, intensaj, 3-semajnaj, enretaj E-kursoj. Ili baldaŭ komenciĝos.

1. Kurso laŭtema „DIVERSAJ STILOJ DE ESPERANTO”
2. Praktika kurso \"PLIBONIGO DE LA STILO\"
3. Praktika kurso \"PLIBONIGO DE LA LINGVOKONO\" antaŭ la someraj kongresoj.
La universitataj lecionoj okazos en Interreto, realtempe. Daŭro de ĉiu kurso: 12-30 junio 2012.
Ĉiu kurso estas 20-hora. Post la kurso oni ricevas konfirmilon de la universitato.

Pli da informoj:
https://docs.google.com/document/d/1lL6UxSTtIB5feUPJwrUD38PfpyIbIwz7cJx8pM69KcY/edit?pli=1

Se vi decidis aliĝi, bv. skribi tre baldaŭ al: esperanto.instruado.jag.univ.pl@gmail.com . Vi ricevos indikojn pri la maniero aliĝi. Ni disponas nur pri kelkaj lokoj en ĉiu grupo.

Ĝuu internacian etoson, studante kun esperantistoj el kelkaj landoj ... sen forlasi vian hejmon. Lernu E-on en Jagelona Universitato - la plej malnova kaj plej fama universitato de Pollando, apartenanta al la plej prestiĝohavaj universitatoj mondskale. Vi povas fari tion ... restante en via hejmo!
Se vi tamen deziras veni kaj studi la lingvon ĉiutage, surloke, en Krakovo (meznivele - B2), en julio, ankaŭ tio estas ebla. Bv. skribi al ni pri tio al la sama adreso: esperanto.instruado.jag.univ.pl@gmail.com.

Kore salutas vin
Maria Majerczak